Simple koneksa spaco

En topologio, geometria objekto aŭ spaco estas nomata kiel simple koneksa (aŭ 1-koneksa) se ĝi estas vojkoneksa kaj ĉiu vojo inter du punktoj povas esti kontinue konvertita en ĉiun la alian. Neformale, objekto estas simple koneksa se ĝi konsistas de unu peco kaj ne havi iujn ajn truojn, tra kiuj ne eblas pasigi la vojojn. Ekzemple, nek benjeto nek kafa taso (kun anso) estas simple koneksa, sed globo estas simple koneksa. En du dimensioj, cirklo estas ne simple koneksa, sed disko kaj linio estas. Spaco kiu estas koneksa sed ne simple koneksa estas nomata kiel nesimple koneksamulte koneksa.

Sfero estas simple koneksa ĉar ĉiu ciklo povas esti malpligrandigita (sur la surfaco) al punkto.

Rimarku ke la difino nur malebligas eksteraj anso-formitajn truoj. Sfero estas simple koneksa, ĉar iu ciklo sur la surfaco de sfero povas iĝi punkton, eĉ kvankam ĝi havas truon en la centro. La pli forta kondiĉo, ke la objekto ne havas ne truoj de ĉiu dimensio, estas nomata kiel punktigebleco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search